May. 28, 2012
18-jaraĝa Aleksandra Duĥanina (en nigra robo sur la foto) estas akuzata je «organizado de amasaj malordoj» kaj «perforto rilate al aŭtoritatuloj» (ĝis 5 jaroj de malliberigo). Ŝi estis arestita la 6an de majo dum la manifestacio.

Foto: Rustem Adagamov

May. 25, 2012

20 sekundoj por krimo

Balotejo №462 en Astraĥan, la 4a de marto 2012. Membro de la komisiono transmetas balotilojn el du stakoj en la plej grandan stakon (por Putin plej verŝajne). Tio estas rompo de la artikolo 142.1 de kriminala kodo de Rusio (falsigado de resultoj de baloto). Tamen, la Centa Porelekta Komisiono taksis ke sur tiuj videoj montriĝas nur “tektikaj misoj, ne influintaj al la rezulto”.

May. 24, 2012

Tri aŭtunaj fotoj (filmo)

May. 20, 2012

Fotoj de nia printempa arbara ekspedicio

Pli da fotoj spekteblas ĉe Facebook aŭ en mia blogo «Ĉiutaga fotisto»

May. 19, 2012

Unu junulo estis arestita pro tio ke “li ĝenis arkitekturan kompozicion starante apud la monumento” (laŭ aserto de policano). Krome, matene polico arestis kelkajn personojn pro tio, ke ili ludis volanludon sur bulvardo. Kelkaj personoj estis arestitaj pro tio, ke ili trankvile sidis usr balustrado de la monumento.

La situacio fariĝas pli kaj pli absurda.

Siringo

Siringo

May. 17, 2012
Hodiaŭ en Rusio

Nun Rusio tutegalas al Belorusio: hodiaŭ polico arestas homojn pro manĝado surstrate forprenante manĝaĵojn. La Moskva urbestraro ĵus diris ke polico ĉesigu “nesankciitajn promenadojn” laŭ la stratoj. Hieraŭ dum vesperaj arestoj policanoj forŝtelis monon de la protesta kampadejo.
Polico mem rompas la leĝojn, tribunaloj juĝas ne juste, kontraŭleĝe, la prezidento estis “elektita” per falsigita baloto…
Kion ni faru krom iri surstraten?

Novodeviĉij monaĥejo

Novodeviĉij monaĥejo

May. 15, 2012
Malvarmas kaj pluvas hodiaŭ. Aĉa vetero.

Malvarmas kaj pluvas hodiaŭ. Aĉa vetero.

May. 12, 2012
Tulipoj :)

Tulipoj :)

Paca protesta kampadejo daŭre funkcias. Multaj dormas tie. Volontuloj provizas la protestantojn per manĝaĵoj, plejdoj ktp. La protastuloj mem sinorganizis kaj instalis kampadejan deĵoradon. Ĉe Ĉistije Prudi okazas publikaj lekcioj kaj kursoj por interesantoj — kaj ne nur pri politikaj temoj. Interalie, hodiaŭ matene devis okazi la kerso de Esperanto por komencantoj, sed mi bedaŭrinde ne povis partopreni kaj trovis neniun informon pri tio, kiu gvidis la kurson. Oni nun ofte diras, ke Ĉistije Prudi estas Moskva Hajd-parko.

Dum tiu tempo, la potenculoj ŝajne preparas provokojn. Hieraŭ oni raportis, ke sub premo de policanoj (?) posedanto de moveblaj bio-necesejoj diris ke ili estos forigitaj de la bulevardo (tamen, ĉeestantoj raportas ke la necesejoj plu restas tie), hodiaŭ en centra tutrusia televido aperis filmeto, en kiu loĝantaro de la distrikto plendas pri la protestanta kampadejo kaj petas fermi ĝin. Tamen, en la Reto tuj troviĝis aliaj loĝantoj, kiuj asertas, ke la kampadejo ne estas problemo kompare kun senhejmuloj kaj drinkemuloj, kiuj antaŭ ĉiam «logis» apude, kaj ke ili tute ne kontraŭas. Kaj aperas informo, ke televido NTV preparas novan kalumnian filmon pri gvidantoj de opozicio…

May. 10, 2012
Ŝajnas, ke la senĉesaj dispeloj kaj arestoj de promenantaj homoj kun blankaj strioj finiĝis. Almenaŭ dum la tuta tago hodiaŭ la akcio daŭras pace. Dum la tago la kvanto de “promenantaj protestantoj” ĉe Ĉistije Prudi restis ne pli ol du-tri cent da homoj. Sed vespere pli kaj pli da homoj kun blankaj strioj venas al la monumento de kazaĥa poeto Abaj Kunanbajev, kaj oni raportas ke jam pli ol mil homoj partoprenas la promenadon. Interalie, pro la apuda monumento kaj inspirite de la mondfamaj protestoj Occupy Wallstreet, la hodiaŭa akcio ricevis la nomon #ОккупайАбай [OkkupajAbaj] en Tvitero.

Siringo floras malgraŭ ĉio

Siringo floras malgraŭ ĉio

May. 8, 2012

Eskorto de la prezidento veturanta laŭ senvivigita Moskvo

May. 7, 2012
Bonvenon al Nordkorea Belorusio! Nun ankaŭ en Moskvo!

Feliĉaj rusianoj salutas novelektitan prezidenton (amaskomunikiloj informis, ke policanoj malpermesis al loĝantoj eliri el la domoj laŭ Novij Arbat, kiujn devis preterpasi la eskorto de Putin).

— Moskvo, la 7a de majo, 2012 (Foto el Tvitero)

Bonvenon al Nordkorea Belorusio! Nun ankaŭ en Moskvo!

Feliĉaj rusianoj salutas novelektitan prezidenton (amaskomunikiloj informis, ke policanoj malpermesis al loĝantoj eliri el la domoj laŭ Novij Arbat, kiujn devis preterpasi la eskorto de Putin).

Moskvo, la 7a de majo, 2012 (Foto el Tvitero)