December 2009
15 posts
1 tag
12 monatoj - 12 fotoj
Verŝajne ĉiu strebas rerigardi la jaron pasintan kaj resumi kion li aŭ ŝi atingis, kion perdis, kio grava okazis dum la jaro… Jen estas mia 2009 jaro. Januaro Novjara ferio vilaĝe en la rondo de familio. Februaro — la plej malfacila kaj malgaja monato. Frosto kaj neĝo. Marto Vere, la simbolo de la tuta jaro — Maria Bardoŝ. Sangdonado, monserĉado kaj aliaj klopodoj por ŝi ne...
Dec 27th
Tumblr anstataŭ Ipernity
Kial mi denove ŝanĝis platformon por mia blogo? Jam kelkfoje mi faris tion. Mi provis, verŝajne, ĉiun pli-malpli popularan blogplatformon. Mi havis blogojn ĉe VivĴurnalo, Blogger, WordPress.com, mi havis blogojn ĉe mia propra domajno… Dum kelka tempo mi provis uzi blogon ĉe Ipernity. Sed tio estis malfacila, ĉar Ipernity jam dekomence havas kelkajn cimojn en tekstredaktilo. Ekzemple, ĝi taksas...
Dec 25th
1 tag
Aliaj mondoj
Mi ŝategas spekti fotojn de aliaj urboj kaj landoj. Mi provas ĉiam vidi ion nekutiman por mi, kio estas tute kutima en alies ĉiutaga vivo — ian nerimarkindan bagatelon. Tio povas esti, ekzemple, aspekto de urba buso, formoj de seĝoj, nekutimaj por mi arboj aŭ vesto de homoj surstrate… Do, la foto okazas kvazaŭ fenestro en alian mondon. Aŭ tempon. Memkompreneble, ne nur mi sentas tiel. Pro la...
Dec 24th
1 tag
Reto de amikoj
Ellerninte Esperanton, mi baldaŭ ĉesis ĝin uzi, ĉar estis neniu kun kiu mi povus interparoli en la lingvo aŭ al kiu mi povus leteri. Nur post kelkaj jaroj mi denove ekuzis la lingvon. Tio okazis dank’al Interreto. Atinginte komputilon kun Interreto la unuan fojon, mi ekpensis ke verŝajne estas multe da homoj en la mondo, kiu scipovas la lingvon. Do, mia unua demando al la reta serĉilo havis nur...
Dec 23rd
1 tag
Fabelo
Laŭ la longa, sovaĝa, malfacila vojo venis homo kaj hundo. Ili iris longe kaj finfine laciĝis. Jen ili vidas: estas oazo antaŭ ili! Malantaŭ bele ornamita pordego aŭdiĝis muziko kaj murmuro de akvofluoj, vidiĝis belaj floroj — unuvorte, ripozo. — Kio estas tio? — demandis la vojaĝanto. — Tio estas paradizo, — respondis pordisto, — vi ja mortis, kaj nun vi povas eniri kaj vere ripozi. — Ĉu...
Dec 20th
1 tag
Propagando?
Dum la lastaj jaroj mi provas tute ne propagandi Esperanton speciale. Mi nur uzas la lingvon por miaj celoj, por mia propra plezuro. Sed la homoj vidas, ke jen estas la ulo pli-malpli facile parolanta en Esperanto, kiu ne babilas pri “facileco” kaj “universaleco” de la lingvo, ne propagandas kaj ne varbas iun ajn. Li simple parolas, uzas ĝin. Do, verŝajne pensas ili, la lingvo ja vivas. Kaj...
Dec 20th
2 tags
Gugla transskriba servico →
Guglo lanĉis tutmondan transskriban servicon. Ĝi ebligas transskribi tekston en 17 lingvojn. Per Google Transliteration eblas transskribi tekston skribitan en latina alfabeto al naciliaj alfabetoj de diversaj lingvoj. Do, la servico utilas por tiuj, kiu devas labori ĉe komputiloj kie mankas klavaro de ilia nacilingvo (ekz-e, dum vojaĝoj alilande), aŭ devas uzi fremdan lingvon. Esperanto ne...
Dec 18th
1 tag
Poŝtelefono
Mi estas poŝtelefona maniulo. :) Mi ne lasas poŝtelefonon el la manoj, mi ĉiam uzas ĝin: mi skribas mesaĝojn, legas retpoŝton, krozas Interreton, legas librojn… Finfine mi fotas per ĝi kaj sendas la fotojn al retejoj, kaj mi blogas pertelefone kaj eĉ verkas programojn. La poŝtelefono fariĝis la ĉefa komunikilo kaj informilo. Mi ne plu komforte sentas min sen ĝi. Multaj jaroj antaŭ mi forte...
Dec 18th
1 tag
Guglo
Ŝajnas, ke Guglo nur per sia emblemo faris por propagando de Esperanto multe pli ol multaj esperantistoj kune.
Dec 17th
1 tag
Pri malestimo
Viro, kiu forlasas sian familion, siajn infanojn, tute perdas mian estimon. Kiu ajn li estas, se li foriras de sia familio, li estas perfidulo en miaj okuloj. Kialoj fakte ne gravas. Mi konas tiujn, kiu foriris pro ia nova, pli “pura” kaj “alta” amo, kaj tiujn, kiu forkuris pro krioj de malgrandaj etuloj — liaj infanoj ja! Ne ekzistas kialo, kiu povus esti inda por forlasi siajn proprajn...
Dec 17th
Viruso de granda urbo
(Malnovega blogero verkita tuj post mi revenis Moskvon) Jen, post dusemajnaj ferioj en trankvila arbara loko mi revenis en la grandan urbon, mi diru urbegon… Homamasoj, maŝinoj, domegoj, konstruaĵoj… Multego da homoj. Almozuloj sidantaj ĉe ĉiu angulo, riĉuloj elirantaj el siaj belaj multekostaj aŭtomobiloj, ordinaraj homoj navedantaj ĉie… Junaj belegaj fraŭlinoj kaj maljunaj solidaj viroj…...
Dec 17th
2 tags
Neatendita frosto en decembro
Finfine venis frosto en Rusion. En decembro. Nu, pri tio, ke Moskva urbestro kulpigis meteologojn pro neĝo, eĉ Radio Verda rakontis (epizodo RV156). Pro eraro de meteologoj la urbo ne pretis kontraŭstari al la neĝo. La urbaj purigistoj ne atendis neĝon. En decembra Rusio! Jes, kompreneble, dum la antaŭaj semajnoj estis tro varma vetero por tiu sezono… Sed kial ili opiniis ke tia varmo restos dum...
Dec 16th
1 tag
La blogo
Do, finfine mi decidis ŝanĝi blogplatformon por mia Esperanta blogo. Anstataŭ blogo ĉe Ipernity mi ekuzas Tumblr‘on. Mi kreis ĉi-blogon antaŭ nelonge kaj uzis ĝin en kvazaŭ-privata reĝimo. Ĵus mi agordis importadon de la blogo en Facebook kaj Twitter. Do, vi ĉiam povas komenti la blogerojn, malgraŭ manko de komentoj ĉe Tumblr mem. Kial Tumblr? Jen estas la ĉefaj kialoj de mia elekto: Simpleco de...
Dec 16th
2 tags
Zamenhofa Tago
150 jaroj antaŭ naskiĝis nia Majstro — Ludoviko Zamenhof, kiu kreis la plej belan kaj perfektan lingvon en la mondo — la solan artefaritan lingvon, kiu fariĝis vivanta. Hodiaŭ eĉ Guglo celebras la Esperanto Tagon per ŝanĝo de sia emblemo — la verda flago ŝvebas super la lasta “e”.
Dec 15th
2 tags
Nova tragedio
Nova tragedio en Rusio: en Permjo dum brulego en nokta klubo pereis pli ol cent homoj kaj ankoraŭ 90 restas ĉe mortlimo. La brulego okazis pro kelkaj kialoj: iu volis ŝpari monon kaj ne aĉetis sufiĉe da kontaŭfajra ekipaĵo, ne ebligis du elirejoj ktp, sed ekipis la klubon per danĝera brulebla pajla ornamaĵo; iu anstataŭ sendanĝera “malvarma” piroteknikaĵo aĉetis danĝeran “varmegan”, kiun estas...
Dec 8th