January 2010
9 posts
1 tag
Manlibro de Emakso
Jen, la laboro estas finita. :) Mi finis tradukon de Emacs Refference Manual en Esperanto. La traduko, tamen, ne estas ankoraŭ tute preta — plej verŝajne ĝi havas multe da tajperaroj, malklaraj frazoj ktp. Do, se vi trovas iun eraron en ĝi, bonvolu informi min, mi petas.
La traduko legeblas en mia retejo ĉi-tie.
2 tags
Markdown
Jam delonge mi preferas uzi simplan tekstredaktilon anstataŭ “plenfunkciaj”, tro “saĝaj”, “ĉiopovaj” kaj pezegaj tekstotraktiloj similaj al MS Word aŭ OpenOffice. Do, simpleco por mi estas esenca trajto de iu ajn ilo, ĉar simplaj rimedoj estas pli fideblaj, pli universalaj kaj pli rapidaj.
Simplan tekston mi povas legi kaj redakti ĉie — de mia hejma komputilo ĝis poelefono, mi povas sendi ĝin al...
2 tags
Mi ne komrenas
Mi tute ĉesas kompreni kio kaj kial okazas en mia lando.
Kial oni malpermesas kontraŭfaŝismajn kaj rajtdefendajn manifestaciojn aŭ dispelas ilin dum faŝismaj kaj naziismaj manifestacioj plej ofte okazas senprobleme.
Kial oni senobstakle detruas aŭ kripligas memorindaĵojn kaj historiaĵojn, sed ne povas kontraŭagi aperon de novaj aĉaj konstruaĵoj en la urbo?
Kial ebriaj (kaj ne) policanoj pafas...
1 tag
E-libroj ĉe Projekto Gutenberg →
Dank’al noktema
1 tag
Foraj proksimuloj
Mi ĵus ricevis varman leteron de mia fora amikino. Delonge ni ne leteris unu al la alia, ne telefonis, ne mesaĝis. Tamen, interalie ŝi skribas:
Vi efektive estas tre grava, proksima kaj intima.
La samon mi povus diri al ŝi — kvankam ni ne renkontiĝis, ne interkomunikiĝis dum longa tempo, mi ofte rememoris ŝin kaj ĉiam bedaŭris ke ni ne povas renkontiĝi. Kaj ni restas amikoj malgraŭ ĉio.
...
2 tags
2 tags
Poŝtelefona programaro
Mi jam rakontis pri uzinda programaro por Symbian. Sed mi denove rakontu, ĉar unue, kelkajn programojn mi jam estas uzanta dum pli ol unu jaro, kaj due, aperis aliaj programoj, kiujn mi volus priskribi.
Opera Mobile kaj Opera Mini estas la plej bonaj kaj belaj kroziloj por poŝtelefonoj. Dum la unua estas pli oportuna kaj pli bone funkcias en Symbian kaj Windows Mobile, la dua funkcias en...
2 tags
2 tags