
En la Reto (kaj en Fejsbuko aparte) disvastiĝas falsa foto “de manifestacio je la 4a de februaro 2012 en Moskvo”. La foto vere estis farita dum manifestacio en Moskvo, sed ne en la 2012. Ĝin faris Dominique Mollard, korespondanto de Associated Press, dum la plej granda (pli ol 500 mil) kontraŭregistara manifestacio en Moskvo, la 10an de marto, 1991 sur Maneĵnaja placo.
Mi petas ĉiujn geamikojn helpi: ne plu disvastigu la foton, klarigu vialingve ke la foto temas pri alia evento en alia tempo kaj petu viajn geamikojn ĉesi disvastigi ĝin!

Tamen, sur la disvastigita foto vidablas strangaĵo: en ĝia suba parto klare videblas grupo da homoj, «klonita» dufoje. Oni supozis, ke iu «plibonigis la foton en Photoshop». Alan Taylor, kies blogo In Focus unue afiŝis la foton, leteris pri tio al AP, kaj ricevis oficialan respondon:
«We’ve determined this was a case of cloning to reduce some lens flare. It’s unacceptable under our news values and principles. We’re looking into it further.»
Do, la «pliboniĝo» de la foto certe okazis tiutempe. Kaj poste la agentejo en sia arkivo anstataŭis la ŝanĝitan foton per originalo, kiun vi povas vidi ĉe la komenco de la blogaĵo.
Foto: Dominique Mollard (AP)
Ruslingva fonto: http://niramas.livejournal.com/12613.html
