Bela varma vetero estas ĉe ni. Mi ĝuas varmon kaj printempon. :)
En nia ĝardeneto… Hm, nia… Ĉu? Nu, jes, en nia ĝardeneto jam aperas verdaĵoj. :)
Kelkaj vilaĝaj fotoj. La vetero bonegas hodiaŭ! :)
La domo estas plenplena je diversaj artefaktoj: jen estas hejtoforno — la sola fonto de varmo dum vintroj ĉi-tie, jen estas malnovaj karbona gisa gladilo kaj kafkruĉo (bedaŭrinde ne plu usebla), malgranda akordiono (bone funkcias ĝis nun!) kaj tute novaj kerosenaj lampoj (sen keroseno tamen). Kion ni trovos ankoraŭ?…
La tago pasis en ĝojo kaj plezuro. Matene venis geavoj (miaj gebopatroj) kun praavino, ni kune manĝis, gratulis unu la alian okaze de Pasko. Dum la resto de la tago ni babilis, iom laboris — oni diras, ke estas peko labori en Paskotago, sed ni ne povis fari nenion, ja la domo kaj ĝardeneto postulas konstantan prizorgadon. Hodiaŭ estis seka malvarma vetero, sed sen pluvo. Do, ni fortranĉis sekajn kaj malsanajn branĉojn de la arboj, planis kion ni faru kiam la domo estos nia, kaj kiel, kuiris k.s. Do, la Pasko estis ĝoja.
Pluvas la tutan tagon. Jen preskaŭ ĉesas, jen pluvegas denove. Vespere fulmotondro okazis. Tamen, la vetero plaĉas al mi, ja pluvas, ne neĝas. :) Kaj etaj folietoj jam aperas sur arbaj branĉoj — betuloj estas unuaj, ili jam verdetas… :)
Tio ĉi estas certe la domo de Findus kaj Petson! :) La domo postulas multege da laboro, ĉar dum longa tempo ĝi ne estis loĝata. Sed ĝi estas sufiĉe komforta kaj hejmeca. Ja antaŭe ĉi-tie loĝis maljuna homo — tute sola, kiu strebas subteni la domon kaj fariĝi ĝi kiel eble pli komforta, laŭ siaj fortoj.
La dometo estas malnova kaj hejmeca. Ĝi tre plaĉas al ni ĉiuj. La posedanto, bona amiko de mia bopatro, grandanime permesis al ni loĝi ĉi-tie antaŭ ni aĉeti la domon. Kaj ni sentas… Nu, kvazaŭ la domo jam estas nia. Ĝi estu nia! :)
Hodiaŭa vojaĝo vilaĝen okupis naŭ horojn por iom pli ol cent kilometroj pro trafikŝtopiĝoj — pli malrapide ni neniam veturis ĝis nun.
Malnova vilaĝa domo. Eble, ni aĉetos ĝin baldaŭ… Ni tre deziras havi la domon. :)